Radikala kritiko

Radikala kritiko estas branĉo de la filologio, kiu puŝas al la ekstremaj konsekvencoj la aplikadon de la metodo historia-kritika kaj esploras la originon kaj la fontojn de la koncernata teksto: la rezulto estas, praktike, la formiĝo [1] natura, do ekskludanta la dian intervenon, de la Biblio. La radikaka kritiko aplikiĝas al ĉiuj “fontotekstoj” de ĉiu ajn ĝenroj kaj epoko kaj kvalito (Ekzemple, Iliado, Odiseo, Biblio, Daŭdeĝingo atribuata al Laozio, Korano kaj Qumran ktp, sed fakte ĝi naskiĝis kaj pliiĝis ĉirkaŭ la Biblio. En Okcidento tiu speco de kritiko spertis iom rimarkindan gravecon pro ĝiaj teologiaj-politikaj konsekvencoj reflektiĝintaj sur la okcidenta kristanismo kaj okcidenta rilato inter kulturo kaj religio.

Tiu metodo imitas la metodon tieldirita “historia-kritika” kiu jam portis bonajn fruktojn, sed la vorto “radikala” ĝuste pensigas ke tiu metodo puŝas ĝis al la ekstremaj konsekvencoj. Foje la du “metodoj koncepte translimas unu sur la alian”.

La radikala kritiko koncentriĝas aparte sur la fontoj kiuj influis al la naskiĝo de la dokumento kaj celas malkovri la aŭtoron, la datojn kaj la lokon de la kompilado de la koncernata teksto. Ĝi interesiĝas ankaŭ pri la eksteraj fontoj de la dokumento[1]. Foje oni oponas la radikalan kritikon al priteksta kritiko, kiu, male, limiĝas establi la originan version de la teksto aŭ la diversajn interpretajn tekstojn utilajn por la alproksimigo al la originalo.

  1. La kazo Gilgameŝ estas bone konata, kiel tiu de la taliono erare interpretita de Kompara literatursciencoKompara religiscienco

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search